Kozumela vireo
Kozumela vireo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kozumela vireo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vireo bairdi (Ridgway, 1885) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kozumela vireo (Vireo bairdi) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj. Ĝi estas endemia de Meksiko kaj pli precize de la insulo Kozumelo antaŭ la marbordo de Quintana Roo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, arbustaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.
Ĝi estas malgranda birdo 115 mm longa ĝenerale bruna supre kaj blanka sube cinamokolora flanke kaj en vangoj; ĝi havas du blankajn aŭ flavecajn striojn tre rimarkindajn en la malhelbrunaj flugiloj. En la bruneca kapo ege rimarkindas la blanka areo el la bekobazo ĝis ĉirkaŭ la brunecaj okuloj simile kiel ĉe la proksima parenco, la Nigrakapa vireo, sed ne tiom kontrasta kaj iom pli maletenda, mallarĝa. La beko estas rozkolora kaj la kruroj grizecaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Vireo bairdi. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmetoj de Kozumela vireo Arkivigite je 2007-10-27 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Internet Bird Collection
- Foto de Kozumela vireo Arkivigite je 2007-07-27 per la retarkivo Wayback Machine; Artikolo Arkivigite je 2007-07-27 per la retarkivo Wayback Machine Ĝeneralaĵoj de Avifaŭno de Kozumelo.
|